Kampanilo de Sankta Marko
La Kampanilo de Sankta Marko estas la kampanilo —nome partikulara tipo de sonorilturo, aparta kaj sendependa de la templo aŭ Baziliko Sankta Marko en Venecio, sur angulo de la Placo de Sankta Marko, ĉe la pordoj de la baziliko. Estas unu de la simboloj de la urbo.
Kampanilo de Sankta Marko | |||
---|---|---|---|
Campanile di San Marco | |||
sonorilturo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | itala romanika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Luca Beltrami | ||
Estiĝo | 10-a jarcento | ||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Venecio | ||
Situanta sur | Placo de Sankta Marko | ||
Situo | |||
Geografia situo | 45° 26′ 3″ N, 12° 20′ 21″ O (mapo)45.43402777777812.339027777778Koordinatoj: 45° 26′ 3″ N, 12° 20′ 21″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Baziliko de Sankta Marko en Venecio vd | ||
Retejo | http://www.basilicasanmarco.it/basilica/campanile/ | ||
Ĝi havas alturon totale de 98,6 metroi. Ties ĉefa parto, el briko, estas prismo kun kvadrata bazo de 12 m flanke kaj 50 m de alto, sur kiu sidas sonorilejo blanka kun kvar arkoj ĉiuflanke, kiu gastigas kvin sonorilojn. La sonorilturo havas supre kubon, en kies flankoj videblas leonoj kaj la ina reprezentaĵo de Venecio (la Giustizia) alterne. La konstruaĵo estas kronita de piramida pingloturo en kies pinto estas orkolora ventoflago kun la figuro de la Ĉefanĝelo Gabrielo.
La turo videbla nuntempe estas rekonstruo de 1912, post la falo de 1902, kvankam oni rehavis la formon originan de 1514.
Bildaro
redakti-
Kampanilo el sudoriento.
-
Flankaj vidoj kaj en plano antaŭ la falo.
-
La kampanilo vidata el la placeto.
Eksteraj ligiloj
redakti45° 26′ 02″ N 12° 20′ 20″ O / 45.4340 °N, 12.3388 °O (mapo)