Patriarko de Antioĥio
Aspekto
La titolo «patriarko de Antioĥio» estas tradicie donata al la episkopo de Antioĥio, kiu nun estas teritorio de la nuna Turkio. La Eklezio de Antioĥio estas unu el la plej antikvaj en kristanismo, ĉar ĝia konstituiĝo reirigas al la apostolo Petro.
Hodiaŭ neniu de la kvin ekleziĉefoj, kies tri Katolikaj Eklezioj, sin honoras nure per la titolo de «patriarko de Antioĥio», kaj neniu kun tiu titolo rezidas en Antakja de kiam la islamanoj okupis Turkion. La Patriarkoj de Antioĥio nune episkopantaj estas:
- Johano la 10-a de Antioĥio, «patriarko de Antioĥio kaj de la tuta Oriento»: li estas la patriarko de la Antioĥia Ortodoksa Eklezio, kaj rezidas en Damasko.
- Ignaco Efraimo la 2-a Karim, «patriarko de Antioĥio kaj de la tuta Oriento»: li estas la patriarko de la Siria Ortodoksa Eklezio.
- Ignaco Jozefo la 3-a Junan, «patriarko de Antioĥio kaj de la tuta Oriento»: li estas la patriarko de la Siria katolika eklezio, rezidanta en Bejruto.
- Gregoro 3-a Laham, «patriarko de Antioĥio kaj de la tuta Oriento, de Aleksandrio kaj Jerusalemo por la Melkitoj»: li estas la patriarko de la Katolika Grek-Melkita eklezio, kaj rezidas en Damasko.
- Bechara Boutros Rahi, «patriarko ad honores (honormotive) de Antioĥio kaj de la tuta Oriento»: li estas la patriarko de la Maronita eklezio kaj rezidas en Libano.
Ĝis 1964, dato de ĝia nuligo, ekzistis latina patriarko de Antioĥio starigita en 1119 iniciate de la regantoj de la kvara krucmilito.