Slovenia Esperanto-Ligo
Aspekto
Slovenia Esperanto-Ligo | |
---|---|
Združenje za esperanto Slovenije | |
Lando | Slovenio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1937 |
Interretejo | www |
Slovenia Esperanto-Ligo (slovene Združenje za esperanto Slovenije) estas la landa Esperanto-asocio en Slovenio. Ĝi fondiĝis en 1937 kaj en 1992 aliĝis kiel landa sekcio al Universala Esperanto-Asocio. Antaŭe, post ties fondiĝo en 1946 ĝi estis sekcio de Jugoslavia Esperanto-Federacio. Laŭ informoj de UEA ĝi laŭ la stato de 2012 havas 120 membrojn. La administra sidejo de la ligo estas en la landa ĉefurbo Ljubljano - inter la pluraj lokaj grupoj aparte elstaras tiu de Mariboro, la dua plej granda urbo de Slovenio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (slovene kaj esperante)
- ekzempla eldono de la bulteno Informacije = Informoj el decembro 2022
- konciza informo en la retejo de UEA pri la ligo
|