Saltu al enhavo

Universitato de Salford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Salford
publika universitato
altlernejo
organizaĵo pri edukado Redakti la valoron en Wikidata
moto latine Altiora Petamus
"Let us seek higher things"
Ni petu pli
Informoj
fondodato 1896
Geografia situo 53° 29′ 4″ N, 2° 16′ 17″ U (mapo)53.484444444444-2.2713888888889Koordinatoj: 53° 29′ 4″ N, 2° 16′ 17″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
adreso University of Salford, The Old Fire Station, Salford, Greater Manchester, M5 4WT
poŝtkodo M5 4WT
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
jura formo royal charter company vd
Universitato de Salford (Britio)
Universitato de Salford (Britio)
DEC
Map
Universitato de Salford
vdr

La Universitato de Salford (angle University of Salford) estas ŝtata universitato en la urbo Salford apud Manĉestro. Salford situas en Granda Manĉestro en Nordokcidenta Anglio.

Ĝi havas 18,485 studentojn kaj estas ĉirkaŭita de 240,000 m² da parkregiono sur la bordoj de la Rivero Irwell.

Elaera vido, 2011
La plej malnova konstruaĵo, iam por la Reĝa Teknika Instituto, nun la Ŝelo-Konstruaĵo
Nova konstruaĵo de 2010

La originoj de la kolegio kuŝas en du faklernejoj, la Pendleton Mechanics Institute de 1850 kaj la Salford Working Men's College de 1858. Tiuj estis kunfanditaj en 1896 por formi la Reĝan Teknikan Instituton en Salford [1].  La instituto ricevis reĝan ĉarton de la estonta reĝo George la 5-a. La temoj estis ĉefe teknika inĝenierado, kemio, tekstiloj kaj konstruinĝenieriko.

Poste, en 1956, ĝi iĝus la Kolegio de Altnivela Teknologio, kun universitata statuso. Laŭ la Robbins Raporto pri alteduko, la kolegio iĝis la Universitato de Salford en 1967.

La Universitato de Saldorf estis kreita la 10-an de februaro 1967, la dato de la livero de la Reĝa ĉarto al la institucio fare de la reĝino Elizabeto la 2-a. La unua vickanceliero  estis Clifford Whitworth kaj la unua kanceliero, Princo Filipo, Duko de Edinburgo.

La unua kanceliero estis princo Filipo ĝis 1991.

Blazono

En 2010 la universitato malfermis lernadon, instruadon kaj esplorcentron en MediaCityUK [2]. 39 bakalaŭraj kaj postbakalaŭraj programoj estas ofertitaj tie [3].

Aktuale en 2021, la universitato estas dividita en kvar sekciojn ( lernejoj ):

  • Artoj, Amaskomunikilaro kaj Kreiva Teknologio ( Salford Lernejo de Arto, Amaskomunikilaro kaj Kreiva Teknologio )
  • Medicino kaj Socio ( Lernejo de Sano kaj Socio )
  • Scienco, Inĝenieristiko kaj Medio ( Lernejo de Scienco, Inĝenieristiko kaj Medio )
  • Ekonomiko ( Salford Business School )

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Baseline
  2. Laura Oliver. "University of Salford to move 39 courses to new MediaCityUK campus", Journalism.co.uk, 5 August 2010.
  3. Programmes | University of Salford - A Greater Manchester University. Mcuk.salford.ac.uk. Arkivita el la originalo je 21 March 2012. Alirita 27 December 2011 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  翻译: