Saltu al enhavo

Virino

El Vikicitaro
Virino
Virino
Virino
Aliaj projektoj
Virino en Vikipedio
Virino en Komunejo
Virino en Komuneja kategorio
Virino en Vikivortaro
Virino en Vikinovaĵoj

Virino estas homo, apartentanta al sekso mala al viro.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo. » « I am no bird; and no net ensnares me; I am a free human being with an independent will. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre
Citaĵo
« [pri la nuntempa epoko] Nek viroj vere scias, al kio ili vere servu, nek virinoj — kiujn virojn ili vere amu»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Enuo de needziniĝintaj virinoj kaj virinoj, kiuj jam ne povas trovi ĝojon kaj kontentiĝon je la edzeco, aperas pro konsciado de sia senfrukta vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tro multe oni jam diris kaj verkis pri "virina sfero". Lasu virinojn do trovi sian sferon. » « (angle) Too much has already been said and written about "women's sphere". Leave women, then, to find their sphere. »
— Lucy Stone
Citaĵo
« Mi ne certas pri mia ekzisto, reale. Mi estas ĉiuj la aŭtoroj, kiujn mi legis, ĉiuj la homoj, kiujn mi konis, ĉiuj la virinoj, kiujn mi amis. Ĉiuj la urboj, kiujn mi vizitis, ĉiuj miaj prauloj...[1] » « (hispane) No estoy seguro de que yo exista, en realidad. Soy todos los autores que he leído, toda la gente que he conocido, todas las mujeres que he amado. Todas las ciudades que he visitado, todos mis antepasados... »
— Jorge Luis Borges
Citaĵo
« Inteligenta, energia, klera virino ne povas esti tenata en kvar muroj - eĉ satenaj, diamantaj muroj - sen malkovri pli aŭ malpli frue, ke ili estas ankoraŭ malliberejo. » « (angle) An intelligent, energetic, educated woman cannot be kept in four walls — even satin-lined, diamond-studded walls — without discovering sooner or later that they are still a prison cell. »
— Pearl S. Buck
Citaĵo
« Mi fervore kaj persiste daŭre instigos ĉiujn virinojn al la praktika rekono de la malnova revolucia maksimo, ke "Rezisto al tiraneco estas obeo al Dio." » « (angle) I shall earnestly and persistently continue to urge all women to the practical recognition of the old revolutionary maxim, that "Resistance to tyranny is obedience to God." »
— Susan B. Anthony
Citaĵo
« Virino estas kiel bona taso da kafo: la unua fojo, kiun vi trinkas ĝin, ne lasos vin dormi»
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Sen la virino, vivo estas pura prozo. » « (hispane) Sin la mujer, la vida es pura prosa. »
— Rubén Darío
Citaĵo
« Donu al mi kelkajn virojn kaj virinojn, kiuj estu puraj kaj sindonemaj kaj mi skuos la mondon»
— Vivekananda
Citaĵo
« Viro aŭ virino malofte estas feliĉa, krom se li aŭ ŝi subtenas sin mem kaj kontribuas al aliaj. » « (angle) A man or woman is seldom happy unless he or she is sustaining him or herself and making a contribution to others. »
— Zig Ziglar
Citaĵo
« Mi scias nenion pri la viraj rajtoj, aŭ virinaj rajtoj; homaj rajtoj estas ĉio, kion mi rekonas. » « (angle) I know nothing of man's rights, or woman's rights; human rights are all that I recognise. »
— Sarah Grimké

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturaj militoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Marshall McLuhan

[redakti]
Citaĵo
« …la unua ŝarĝobesto estis virino. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …plejparto de televidaj steluloj estas viroj, do “malvarmaj personoj”, dum plejparto de kinaj steluloj estas virinoj, ĉar oni povas prezenti ilin kiel “varmajn” personojn. Post apero de la televido kinosteluloj — same viroj kaj virinoj — malsupreniris kun la tuta stelula sistemo al pli modesta statuso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Carl Gustav Jung

[redakti]
Citaĵo
« Virino en plej alta grado virineca havas virecan animon; tre vireca viro havas virinecan animon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Do se ni parolas rilate viron pri anima, do rilate virinon laŭ justeco devus paroli pri animuso por doni al la virina animo ĝustan nomon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Proverboj

[redakti]
Citaĵo
« Ĉu vi deziras taksi la fajneco de oro? Frotu ĝin sur tuŝ-ŝtono

Forton de bovo? Ŝarĝu ĝin Karakteron de viro? Aŭskultu al li.

Penson de virino? Nenia rimedo! »
— Hindaj proverboj
Citaĵo
« Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. »
— Proverbo

Referencoj

  1. El Pais, 1981

Vidu ankaŭ

[redakti]
  翻译: