| |||
Ĉefurbo | Bruselo | ||
Monunuo | Eŭro | ||
Eŭropa Unio estas jura politika komunumo en Eŭropo.
Ĝi kreiĝis por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 27 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato de la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.
Membroŝtatoj
[redakti]Lando | Kodo | Aliĝdato | Monunuo |
---|---|---|---|
Aŭstrio | AT | 1995 | Eŭro (ekde 2002) |
Belgio | BE | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
Bulgario | BG | 2007 | Bulgara levo |
Ĉeĥio | CZ | 2004 | Ĉeĥa krono |
Danio | DK | 1973 | Dana krono |
Estonio | EE | 2004 | Eŭro (ekde 2011) |
Finnlando | FI | 1995 | Eŭro (ekde 2002) |
Francio | FR | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
Germanio | DE | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
Grekio | GR | 1981 | Eŭro (ekde 2002) |
Hispanio | ES | 1986 | Eŭro (ekde 2002) |
Hungario | HU | 2004 | Hungara forinto |
Irlando | IE | 1973 | Eŭro (ekde 2002) |
Italio | IT | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
Kipro | CY | 2004 | Eŭro (ekde 2008) |
Kroatio | HR | 2013 | Eŭro (ekde 2023) |
Latvio | LV | 2004 | Eŭro (ekde 2014) |
Litovio | LT | 2004 | Eŭro |
Luksemburgo | LU | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
Malto | MT | 2004 | Eŭro (ekde 2008) |
Nederlando | NL | 1957 (fondinta lando) | Eŭro (ekde 2002) |
Pollando | PL | 2004 | Pola zloto |
Portugalio | PT | 1986 | Eŭro (ekde 2002) |
Rumanio | RO | 2007 | Rumana leŭo |
Slovakio | SK | 2004 | Eŭro (ekde 2009) |
Slovenio | SI | 2004 | Eŭro (ekde 2007) |
Svedio | SE | 1995 | Sveda krono |
Kandidatoj
[redakti]Ĝis 2025 estas supozataj aliĝoj de Serbio kaj Montenegro.
Pliaj 3 landoj estas kandidatoj: Nord-Makedonio, Albanio kaj Turkio. Dum Makedonio kaj Albanio estas relative bone survoje kaj ilia akcepto estas supozata en 2020-aj jaroj; Turkio estas politike disputata kaj pro la nuntempa politika etoso en Turkio estas negocado pri aliĝo frostigita.
Konsiderataj (sed dume ne plene oficialaj kandidatoj) estas ankaŭ Armenio, Azerbajĝano, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Kosovo (kun disputata statuso), Kazaĥio, Islando, Moldavio, Norvegio, Sanmarino, Svislando, Ukrainio. Eventuale povus aliĝi ankaŭ Belorusio, kaj Rusio.
Specifa demando estas pri la ŝtatetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, Sanmarino kaj Vatikano. Vatikano ne plenumas la aliĝan kondiĉon pri demokratieco kaj povas aliĝi. Utilo por aliaj landoj estas dubinda, ĉar ili ĉiuokaze havas bonajn kontraktojn kun Eŭropa Unio. Krome, burokratio de Eŭropa Unio ne estas bone adaptita al ŝtatetoj.
Urboj
[redakti]- Bruselo - ĉefurbo de EU, domo de la Eŭropa Komisiono (la registaro de EU).
- Strasburgo - kun Bruselo estas la domo de la Eŭropa Parlamento
Ĉefaj EU-urboj laŭ nombro da loĝantoj
[redakti](nur loĝantoj ene de la oficialaj administraj limoj):
- Berlino - 3.755.251 (2023)
- Madrido - 3.332.035 (2023)
- Romo - 2.754.719 (2024)
- Parizo - 2.087.577 (2024)
Esperantaj urboj
[redakti]- Rotterdam - la Centra Oficejo de UEA troviĝas en Rotterdam, Nederlando
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Eŭropa Unio en la mondo
[redakti]La veraj limoj de Eŭropa Unio ne finiĝas en Eŭropo, sed etendiĝas al ĉiuj teritorioj (posedaĵoj, departementoj, ktp.), kiuj politike kaj administre apartenas al membroŝtato.
La kompleta listo de tiuj ĉi teritorioj estas kiel sekvas:
La EU-membroj povas esti dividitaj laŭ regionoj:
Komprenu
[redakti]Tereno
[redakti]Historio
[redakti]Eŭropa Unio estis parte motivita de la katastrofo de 2-a Mondmilito, kun la ideo ke eŭropa integriĝo malebligus tian katastrofan militon denove okazi. La ideo estis unue proponita de la franca ministro pri eksteraj aferoj Robert Schuman en parolado en 1950. Schuman estis el Alzaco, regiono trafita trifoje de la milito inter Germanio kaj Francio inter 1870 kaj 1944. Rezultis la unuajn interkonsentojn, en 1951: la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, kiu formis la bazon por la Eŭropa Unio. Alia grava mejloŝtono estis la Traktato de Romo kiu ekvalidis la 1an de januaro 1958, establante la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) kiu evoluis al la hodiaŭa Eŭropa Unio.
Dum la provo krei "Eŭropan Armeon" malsukcesis en la 1950-aj jaroj pro la tiama malstabileco de Francio, (kiu estis implikita en Hindoĉinio kaj Alĝerio tiutempe), la ses fondmembroj (Italio, Francio, Germanio kaj la Benelukso-landoj) preferis koncentriĝi por integriĝo kaj redukto de baroj al komerco kaj libera movado.
Britio komence preferis esti spektanto pli fokusita sur sia speciala rilato kun Usono kaj kun sia imperio, kaj poste kreante alian asocio, EFTA (Eŭropa Liberkomerca Areo) kiu estis starigita kiel alternativo de la EEK/EU, kun EFTA-membroj plejparte partoprenantaj la komercajn aspektojn de EU sed sen aliajn formojn de pli profunda integriĝo.
Tamen kiam en la 1960-aj jaroj la britoj decidis peti la aliĝon al EEK la francoj refuzis. Tamen en 1973 Britio estis akceptita kune kun Irlando kaj Danio. Dum la 1970-aj jaroj militaj diktatorecoj falis en Grekio, Hispanio kaj Portugalio, kaj demokratio estis reinstalita. Kelkajn jarojn poste, tiuj landoj aliĝis al EEK.
Ankaŭ plej multaj iamaj landoj de EFTA tiam aliĝis al EU. Svislando anstataŭ membrecon akordiĝis por duflankaj interkonsentoj.
La mez-1980-aj jaroj ĝis la mez-1990-aj jaroj estis gravaj jaroj en la historio de la EU, kun la Ununura Eŭropa Akto (establanta ununuran merkaton), la Schengen Interkonsento (establanta liberan movadon), kaj la Maastricht Traktato (establanta la ununuran valuton kaj kunlaboro en pluraj areoj, de agrikulturaj politikoj ĝis packonservado). De tiu punkto, la unio iĝis konata kiel la EK (Eŭropa Komunumo) kaj poste kiel la EU.
Ankaŭ dum tiu tempo la Fera Kurteno falis kaj Germanio estis re-unuigita, kio markis la komencon de la alorienta vastiĝo de la unio. La iamaj membroj de EFTA Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio aliĝis en 1995 (la norvegoj voĉdonis kontraŭ membreco), kaj la nombro de membroj preskaŭ duobliĝis en la unua jardeko de la 21-a jarcento, kiam granda nombro da la iamaj landoj de la Orienta Bloko aliĝis.
La Eŭropa Unio aktivis ankaŭ por solvi konfliktoj en Eŭropo, kun rezultoj ne ĉiam plene sukcesaj. Sukcesoj oni konsideras la relative pacan rezolucion post la Balkanaj kaj Kosovo-militoj, post kiu Kroatio kaj Slovenio iĝis EU-membroj.
EU-institucioj estis longe kritikitaj pro perceptita troa burokratio. Kvankam demokratio estas ŝlosila eŭropa idealo, multaj opinias, ke la burokratio kaj la longa ĉeno inter institucioj kaj balotantoj sentigas EU signife pli malproksima ol ĝiaj membroŝtatoj. Unu respondo al ĉi tiu kritiko estas ke la Eŭropa Parlamento estas rekte elektita ĉiujn kvin jarojn ekde 1979, kaj pliigis sian potencon en la lastaj jardekoj. Tamen, al ĝi ankoraŭ mankas kelkaj el la potencoj kiujn aliaj parlamentoj havas aŭ devas dividi ilin kun aliaj institucioj. Tio rezultigis, ke EU montriĝis sponsoron por multaj negravaj projektoj, inkluzive de projektoj kiuj tradicie estis adekvate pritraktitaj loke almenaŭ en kelkaj landoj. Tamen ĉi tiu sponsorado estis grava en kazoj kie la areo estis neglektita sur la nacia nivelo, kaj lokaj resursoj estis malabundaj.
La Eŭropa Unio spertis foriron, fare de unu el siaj membroj, la 31-an de januaro 2020, kiam Britio voĉdonis en referendumo en 2016 por retiriĝi el la unio, en procezo konata kiel Brexit. Kvankam la lando ĉiam estis konata pro alta grado da eŭroskeptiko, la voĉdono estiĝis pro brita interna partipolitiko, sen neniu reala populara peto de referendumo. Tamen, malfacila kampanjo estis batalita donante surprizan venkon por "brit-eliro". Okazis similaj alvokoj por eliri de EU fare de eŭroskeptikaj partioj en Francio, Nederlando kaj Germanio kaj aliaj EU-landoj, kvankam neniu akiris sufiĉe subteno por obteni referendumo.
Sekureco
[redakti]En Eŭropa Unio funkcias unueca kriza numero 112 por ĉiuj gravaj krizaj okazoj – fajro, sanaj kaj sekurecaj problemoj. Ĝi povas esti alvokata per ajna poŝ- aŭ firma telefono en ajna membroŝtato kaj ankaŭ en kelkaj najbaraj landoj (Svislando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, ks.). La telefonnumero estas prizorgata de ĉiu ŝtato aparte, do varias ekzemple la lingvoj, kiuj povas esti uzataj (tamen plej ofte eblas paroli angle) kaj varias kiel la telefonalvoko estos prizorgita – ĉu ĝi kapablas mem prizorgi la tutan situacion, ĉu ĝi sekve alidirektas al servo, kiu estas necesa por trakti la situacion aŭ ĉu ĝi ĉiam alidirektas al unu konkreta kriza servo.