| |||
Ĉefurbo | Madrido | ||
Areo | 505 911 km² | ||
Loĝantaro | 46 935 000 (2019) | ||
Monunuo | eŭro (EUR, €) | ||
Tel. antaŭkodo | +39 | ||
Horzono | UTC +1 (somere UTC+2) |
Hispanio, aŭ Hispanujo (hispane: España /e'spaɲa) estas la plej granda lando en la ibera duoninsulo, kaj ankaŭ, post Francio, la plej granda lando en Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Madrido.
Ekster la ibera duoninsulo Hispanio regas ankaŭ insularon en la Mediteraneo (Balearojn), pli malproksiman insularon en la Atlantiko (Kanariojn) kaj du urbetojn en la maroka marbordo (Ceuta kaj Melilla).
Regionoj
[redakti]Hispanio entenas oficiale 19 regionojn nomatajn "aŭtonomaj komunumoj" (inkluzive de 2 aŭtonomaj urboj, Madrido kaj Valencio). Jen la listo:
- Andaluzio
- Aragono
- Asturio
- Balearoj
- Ceŭto
- Ekstremaduro
- Eŭskio (aŭ Vaskio)
- Galegio
- Kanarioj
- Kantabrio
- Kastilio kaj Leono
- Kastilio-Manĉo
- Katalunio
- Madrida Komunumo
- Melilo
- Murcia Regiono
- Navaro
- Riojo
- Valencia Komunumo
De turisma vidpunkto tamen pli taŭgas kunigi ilin en malpli grandan liston (vidu ankaŭ la mapon ĉi-dekstre):
Nordokcidenta Hispanio (Asturio, Galegio, Kantabrio) Montara lando ĉe la atlantika marbordo; en ĝi troviĝas Santiago de Kompostelo, fama pilgrimejo |
Norda Hispanio (Aragono, Eŭskio, Navaro, Riojo) |
Orienta Hispanio (Katalunio, Murcio, Valencia Komunumo) La regiono de la du plej grandaj urboj post Madrido, t.e. Barcelono kaj Valencio, estas tre grava ankaŭ por la maramantoj. Plejparte la loĝantoj parolas la katalunan. |
Centra Altebenaĵo (Madrido, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Ekstremaduro) Centra Hispanio respondas pli-malpli al la Centra Hispana Altebenaĵo (Meseta Central), entenanta la nunan ĉefurbon de Hispanio (Madrido), la eksan ĉefurbon (Toledon), la historiajn regionojn Kastilion, Leonon, Manĉon, kaj pli okcidente Ekstremaduron, proksima de Portugalio. |
Andaluzio (Andalucía) |
Balearoj (Islas Baleares) |
Kanarioj (Islas Canarias) |
Urboj
[redakti]La tri plej grandaj urboj en Hispanio estas:
- Madrido (Madrid) - ĉefurbo
- Barcelono (Barcelona) - ĉefurbo de la aǔtonoma regiono Katalunio
- Valencio (Valencia, València) - ĉe la orienta marbordo
Aliaj grandaj urboj estas:
- Bilbao (Bilbao, Bilbo)
- Granado (Granada), fama pro Alhambra, islama reĝa palaco
- Kordovo (Córdoba)
- Malago (Málaga)
- Murcio (Murcia)
- Santadero (Santader)
- Sevilo (Sevilla)
- Toledo (Toledo), antikva ĉefurbo (ĝis 1563)
- Zaragozo (Zaragoza)
La plej grandaj urboj en la insuloj estas:
- Palmo (Palma) en la insulo Majorko, ĉefurbo de la Balearaj Insuloj
- Las Palmas de Gran Canaria (signifo: La Palmoj de Granda Kanario), en la kanaria insulo Granda Kanario
- Santa Cruz de Tenerife (signifo: Sankta Kruco de Tenerifo), en la kanaria insulo Tenerifo
Kompreni
[redakti]Historio
[redakti]Klimato
[redakti]
Eniri
[redakti]Ekde la 26-a de marto 1995 en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Hispanio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.