Antioksidanto
Antioksidanto (antioksidigilo) estas substanco, kiun oni miksas kun aĵoj por malebligi la oksidigon.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ vidpunkto kernia, antioksidanto estas nur redukto : do reakcias kun oksidigilo kaj preventas redoksan reakcion. Tiel antioksidantoj reduksas liberaj radikaloj, danĝeregajn por homa korpo pro povo oksidantega.
Antioksidantoj en la manĝaĵoj protektas molekulojn organikajn, ekzemple grasoj aŭ DNA, de oksido kaj ŝajnas protekti kontraŭ aperado de kancero.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Antioksidantojn uzas oni en :
- industrio kemia — ekzemple por preventi hardadon de kaŭĉuko;
- metalurgio por protekti metalon de oksidigo;
- industrio manĝaĵa — ekzemple por preventi rancigon de lipidoj.
Antioksidantoj en nutraĵo
[redakti | redakti fonton]Plej famaj antioksidantoj estas ß-karoteno (provitaminoj A), askorbata acido (vitamino C), terkoferolo (vitamino E) kaj polifenoloj. Tiuj ĉi inkludas flavonoidoj (komunega en vegetaĵoj), taninoj (en kakao, kafo, teo, vinbero, ktp.), antocianino interalie en ruĝaj fruktoj) kaj acidoj fenolaj (en cerealoj, fruktoj kaj legomoj).
Ekzemple : teo
[redakti | redakti fonton]Antioksidantoj en teo (% maso seka) (D.A. Balentine, 2000) | ||
---|---|---|
Komponanto | Verda teo | Nigra teo |
Katekinoj | 30-42 | 3-10 |
Teoflavonoidoj | 0 | 2-6 |
Simplaj polifenoloj | 2 | 3 |
Flavonoloj | 2 | 1 |
Aliaj polifenoloj | 6 | 23 |
Teanino | 3 | 3 |
Kafeino (teino) | 3-6 | 3-6 |
Fruktoj enhavas multe da antioksidantoj, speciale ruĝaj fruktoj kun vitamino C kaj polifenoloj. Antioksideco en nutraĵo, alivorte ĝia ebleco por ne oksidiĝi, estas mezurigita per unuo Orac (Oxygen radical absorbance capacity : tiu valoro mezuras la kapableco de la nutraĵo por neŭtrigi radikalon peroxyle) :
Antioksidanteco (unuo Orac/100 g) | |
---|---|
Mirteloj | 2400 |
Rubusoj | 2036 |
Sekaj prunoj | 1800 |
Fragoj | 1540 |
Framboj | 1220 |
Prunos | 949 |
Oranĝoj | 750 |
Vinberoj nigra | 739 |
Ĉerizoj | 670 |
Kivoj | 602 |
Pampelmuso rozkolora | 483 |
Multaj kromaĵoj antioksidantaj uzatas en industrio manĝaĵa estas klasitaj en ok groupoj :
- askorbata acido (E300), natria askorbato (E301), kalcia (E302), duacetila 5-6-1-askorbata acido (E303), palmitata 6-1-askorbata acido (E304) ;
- citrata acido (E330), citratoj natria (E331), kalia (E332) kaj kalcia (E333) ;
- tartrata acido (E334), tartratoj natria (E335), kalia (E336) kaj kalia kaj natria (E337)
- butilata hidroksianizolo (E320) kaj butilata hidroksitolueno (E321) ;
- oktila gajlato (E311) kaj dodekila gajlato (E312) ;
- laktatoj natria (E325), kalia (E326) aŭ kalcia (E327) ;
- lecitinoj (E322) ;
- naturaj tokoferoloj (E306), sinteza alpha-tokoferolo (E307), sinteza gama-tokoferolo (E308) et sinteza delta-tokoferolo (E309).
Franca studado SU.VI.MAX
[redakti | redakti fonton]Dum jaroj 1980, oni prikonsideris rilaton inter manĝado de fruktoj kaj legomoj kaj malpliigo de riskoj kanceraj. Tiu hipotezo konfirmita per studado dum dudeko da jaroj, oni supozis ke antioksideco de kelkaj nutraĵoj estas la kialo.
Dum ok jaroj, la studado franca, nomigita SU.VI.MAX (Supplémentation en vitamines et minéraŭ antioxydants) sekvis 13 000 personoj, 35-jaraj ĝis 60-jaraj. Ĝiaj rezultoj pruvas ke aldonado de antioksidantoj, kun simila kvanto ol sana manĝaĵo, malpliigas je pli 30 % la riskon kancera kaj duono mortriskon por viroj. Kompense, neniu diferenco pro virinoj, eble ĉar ili manĝas pli fruktojn kaj legomojn ol viroj aŭ eble ĉar ili fumas malpli.
Tiuj rezultatoj inklinigas manĝi multe da fruktoj kaj legomoj, ke enhavas antioksidantojn sed ankaŭ dietajn mineralojn kaj vitaminojn. Oni prijuĝas ke 9 % en kanceroj povus esti preventitaj, en Francio, danke al manĝo ĉiutaga de kvin porcioj da fruktoj kaj legomoj (unu granda frukto, 100 g da krudaĵo ou 200 g da legomoj kuiritaj).
Usonaj studadoj freŝdataj vidigis ke antioksidantoj medikamentaj ne agas tiom, kiom naturalaj.